Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto
Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto
Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto
Aŭtoro Luiz Portella
Eldonjaro 2008
Urbo Braziljo
Eldoninto Pentuvio
Paĝoj 100
ISBN 9788560661053
vdr

Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto (mallonge ilustrita OREL aŭ simple iOREL[1]) estas ilustrita nur-esperanta vortareto por lernantoj kompilita de la brazila esperantisto Luiz Portella kaj publikigata de la brazila eldonejo Pentuvio en 2008. La vortareto enhavas la Bazan Radikaron Oficialan (BRO) de la Akademio de Esperanto kun difinoj de 2.656 radikoj[2] kaj pli ol 500 bildoj. Laŭ la kovrilo de la libro ĉiuj difinoj estis preparitaj nur per radikoj, kiuj estas difinitaj ene de la vortareto mem. Ĝia unua kaj nura eldono konsistis je 3.000 ekzempleroj.

Aŭtoreco[redakti | redakti fonton]

iOREL estis kreita de la brazila esperantisto Luiz Portella, kiu respondecis mem pri la projekto de la vortareto kaj pri la kompilado kaj verkado de la prezentitaj difinoj surbaze de tri fontoj: ReVo, la komune verkata Reta Vortaro; "BER", la Baza Esperanta Radikaro de Wouter F. Pilger; kaj "OVO", la Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto de Vilho Setälä. La bildojn faris Elison Simas, profesia brazila bildisto, kaj Luiz Portella mem, kiu ankaŭ preparis la librokovrilon surbaze de artaĵo ĉe Openclipart.org, disponigita de la uzanto "rgesthuizen"[3], kiu metas liberajn bildojn ĉe tiu retejo. Laŭ indiko de la libro, provlegis ĝin "esperantistoj". Antaŭparolis la brazila esperantisto Emilio Cid. Ĉiuj rajtoj pri la verko estas rezervitaj al Luiz Portella. La tuta libro estis plene kreita pere de GNU/Linukso.

Bezono[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kompilinto iOREL estis bezonata, ĉar delonge mankis konciza kaj aktuala nur-esperanta vortaro por lernantoj. En 2001 aperis la Baza Esperanta Radikaro de Pilger, sed ĝi jam estis elĉerpita dum la aperigo de iOREL en 2008. Same elĉerpita kaj ĝenerale ne plu aktuala estas la Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto de Setälä, aperinta en 1969. Ambaŭ tiuj verkoj servis kiel fonto por iOREL.

La unua versio de iOREL estas eldonita en 3.000 ekzempleroj. Post la elĉerpiĝo estus plano de Luiz Portella eldoni alian version, unue novan version de iOREL mem kaj poste aliajn du tute novajn, plibonigitajn vortarojn, post kontrolo de spertuloj, kvazaŭ evoluigojn de iOREL. Luiz Portella nomus ilin "Lerneja vortareto" (kun ĉirkaŭ 3.000 eroj) kaj "Lerneja vortaro" (kun ĉirkaŭ 9.000 eroj), kiuj kaŭzus la forlason ĉirkaŭ la projekto de iOREL, restontaj la bildoj kaj difinoj por vortoj, kiuj "postvivos" - laŭ li[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]