Imatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Imatio en Grekio

Imatio (greke Ημαθία) estas historia pejzaĝo kaj nuntempe unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos") de Grekio. Ĝi kovras areon de 1.701 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 144.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Veria. La provinco apartenas al la arministra regiono Meza Makedonio.

Historio

La "sankta lando de Imatio" estas centra parto de la antikva makedona kulturo. Jam dum la prehistoria tempo la lando estis home loĝata kaj dum la regotempo de la regno Makedonio floris. La loko Vergina ĝis la jaro 410 a.K. estis ĉefurbo de la antikva makedona regno. Ĉi-tie troviĝis la "stelo de Vergina", dekses-radia suna simbolo, kiu estis la emblemo de la reĝa dinastio dum la epoko de la regantoj Filipo la 2-a kaj Aleksandro la Granda.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la provinco greke provinca mapo de la greka ministerio pri kulturo (paĝo anglalingva)

Ŝablono:Ĝermo-Grekio