Imre Vörös (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Vörös [voroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vörös Imre estis hungara inĝeniero pri maŝinoj, profesoro.

Imre Vörös [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1903 en Győr. Li mortis la 24-an de aŭgusto 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Vörös iĝis inĝeniero en 1926 en Budapeŝto, post jardeko li samloke doktoriĝis el ekonomia scienco. Inter 1926-1934 li estis vicprofesoro en la teknikuniversitato, dume li studvojaĝis al Usono en la studjaro 1929. Li atingis la instruan rangon publika eksterordinara profesoro en 1940, en la studjaro 1949 li estis dekano, inter 1950-1954 rektoro, katedrestro ĝis 1968. Li doktoriĝis el teknika scienco en 1970. Li pensiuliĝis en 1973. Li okupiĝis precipe pri dentoradoj. Li ricevis premion Kossuth en 1951.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fogaskerekek I-II. (Dentoradoj 1-2), (1943, 1945)
  • Géprajz (inter 1954-1974 okfoje eldonita)
  • Gépelemek II. (inter 1961-1972 trifoje eldonita)
  • Fogaskerekek fogalakja és fogalaktényezői a fogtőszilárdság méretezéséhez (1968)
  • Műanyag fogaskerekek (1970)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.