Indiĝenaj specioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  • Tiu artikolo temas pri ekologio, biologio kaj ĝenerale vivaj estaĵoj ĉu animaloj ĉu plantoj. Por homoj vidu la artikolon Indiĝenaj popoloj.

En biogeografio, specio estas difinita kiel indiĝena (aŭ propra) en difinita regiono aŭ ekosistemo se ties esto en tiu regiono estas rezulto de nur natura procezo, sen homa interveno. Ĉiu natura organismo (male al aldomiga organismo) havas sian propran naturan teritorion de distribuado kie ĝi estas konsiderata indiĝena. For de tiu indiĝena teritorio, iu specio povas estis enmetita fare de homa agado; ĝi estas tiam aludita kiel enmetita specio ene de la regionoj kie ĝi estis antropogenie (fare de homoj) enmetita.

Indiĝena specio ne estas nepre endemia. En biologio kaj ekologio, endemio signifas indiĝena nur de la bioto de specifa loko. Indiĝena specio povas loĝi en aliaj areoj krom tiu laŭ konsidero.

La terminoj endemia kaj indiĝena ne implicas, ke tia organismo necese originiĝis aŭ evoluigixs kie ĝi estis trovita.

Eksteraj ligiloj