Indiĝenaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Indiĝena lingvoaŭtoktona lingvo estas lingvo, kies parolantoj ekde multaj generacioj vivas en sama regiono, do apartenas al indiĝenaj popoloj, sed kiu estis reduktita al la statuso de minoritata lingvo. Indiĝena lingvo ne nepre devas esti nacia lingvo kaj inverse. Multaj indiĝenaj lingvoj iĝis endanĝerigitaj pro "lingvomorto" kaŭzita de koloniismo, en kiu la originala lingvo estas anstataŭita per tiu de la koloniantoj.

Malapero

Lingvoj malaperas ĉar ne plu estas homoj kiuj parolas tiujn lingvojn.

Ekde la jaro 1600 nur en Nordameriko malaperis 52 indiĝenaj amerikaj lingvoj. Sume eble pli ol 7000 lingvoj ekzistas en la hodiaŭa mondo, kvankam multaj el ili ne estis skribe dokumentitaj ĉar ili apartenas al kompare tre malgrandaj triboj en kamparaj areoj de la mondo aŭ aparte malfacile atingeblaj. Oni taksas, ke el tiuj proksimume 7000 "vivaj" lingvoj en la hodiaŭa mondo, 90 procentaĵoj estas parolataj de malpli ol 100 000 homoj. Kelkaj lingvoj estas tre proksimaj al malapero.

Citaĵo
 "Kvardek ses lingvoj estas konataj havi nur unu denaskan parolanton dum 357 lingvoj havas malpli ol 50 parolantojn. Raraj lingvoj pli probable montras signojn de malpliiĝo ol pli komunaj."[1] 

Vidu ankaŭ

Referencoj