Indiferentismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Jacques Rousseau, unu el la precipaj epigonoj de indiferentismo.

Indiferentismo estas la termino per kiu la Katolika Eklezio indikas kaj kondamnas la filozofiajn aŭ religiajn teoriojn kiuj asertas ke al Dio samkvante plaĉas ĉiu religio, ĝuste kontraŭ la kristana dogmo Extra Ecclesiam nulla salus (Ekstere de la Eklezio ne okazas savo).

Kiel elstarulo de tiu doktrino estas uzata la pensulo Jean-Jacques Rousseau, kiu en la romano Émile, subtenas ke Dio konsideras nur la sincerecon de la intencoj kaj ke ĉiuj povas lin servi restante en la religio en kiu oni estis edukata aŭ ĝin ŝanĝi laŭplaĉe per ĉiu ajn alia.Tiu doktrino estas hodiaŭ ege akceptata surbaze de la fakto ke, transe de la vero pri la ekzisto de Dio, oni ne povas atingi kiun ajn religian certecon; kaj ke, ĉar Dio nin lasis en la sencerteco pri la eventuala proponata kultoformo.

Kondamnoj pri indiferentismo flanke de la Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

Absoluta indiferentismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la katolika kritiko indiferentismo estas defluigo de raciismo kaj de sciencismo ĉar ili estas ofte celebrataj pro iliaj opono al dogmismo. Ĉar ofte malfacilas taksi ĉu eraro ligiĝas al indiferentismo, estas kondamnata ĝia fono, nome relativismo]] jen dogma jen morala, kaj ĝiaj oftaj bazoj kiel ateismo, panteismo, materialismo kaj agnostikismo.

Modera indiferentismo[redakti | redakti fonton]

La Katolika Eklezio taksas "indiferentismo" grupon de ideoj kiuj akceptas la neceson de la religio surbaze, ĝenerale, de la pozitivaj sekvoj alvenantaj al la homa vivo sed ne pro ĝia intrinseka valoro. Fakte, laŭ la Katolika Eklezio Dio rezervis por la homo supernaturan revelacion kiu entenas difinitan religion validan kaj devigan por ĉiuj homoj. Tio anonco, tamen, rekonas ke en diversaj religioj povas ĉeesti eroj de la vero anoncitaj de tiu religio revelaciita, Tial aserti ke ĉiuj religioj estas egalaj kaj proponitaj de Dio estas falsaĵo kaj neado de la dia volo.

Latitudismo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Katololika Eklezio estas kondamnata kiel indiferentismo ankaŭ la teorio laŭ kiu, spite ke kristanismo ĝeneral superus ĉiujn aliajn religiojn, ĝi povas esti rajte sekvata en kiu ajn ĝia konfesio. Ĉar ĉiuj malsamoj fine konradikiĝas en la sama Evangelio. Tio validas pro la fakto ke ĉikaze la kristano ne povus ne sekvi la lokan kristanan konfesion: oni nomas tiun fakton Latitudismo, nome la kredo fariĝas valida pro la loka kaj historia situacio. Oni ĉi tie konsultu: Kies reganto, ties religio (cuius regio eius religio).

La kondamno en la enciklko Mirari vos[redakti | redakti fonton]

Papo Gregorio la 16-a en la enciklitko Mirari vos de 1832 verkis: “Kroma fonto superplena je la malbonoj suferigantaj la Eklezion, nome indiferentismo, ĉiam pli disvastiĝis, laŭ kiu la eterna savo estas akirenda pere de ĉiu ajn kristana konfesio aŭ homa religio”.

La kondamno pri indiferentismo en la Silabo[redakti | redakti fonton]

La Silabo de papo Pio la 9-a (decembro 1854) entenas eksplicitan kondamnon de kvar propozicioj (15-18) kiuj estas esprimoj propraj de indiferentismo. Detale:

  • la propozicio 15 kondamnas la raciisman subjektivismon
  • la propozicio 16 kondamnas la reĵeton de la dogmo Extra ecclesiam nulla salus
  • la propozicio 17 kondamnas sengravidigon de la sama dogmo
  • la propozicio 18 kondamnas la interpreton de protestantismo pri la sama dogmo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]