Indiga lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La indiga lingvo estas literatura lingvo kreita de la verkisto Massimo Acciai.

Difino[redakti | redakti fonton]

La indiga lingvo [Làariho aŭ Làariko, el làa (= lingvo) kaj riko/riho (= indiga)] estos parolata dum 51a jarcento en Florenco (Ambéle kàlama, aŭ “La Urbo de la Beleco”). Tio estas praktike la florenca lingvo de la estonto, kiu perdos (kun maloftaj esceptoj) ĉiujn rilatojn kun la nunaj latinidaj lingvoj. La fonetiko sin konservis dum la jarmiloj. Ĝi estas tre malfacila lingvo, de fleksiva-sinteza tipo. La parenceco kun la aliaj indoeŭropeaj lingvoj, dum tri jarmiloj de kompleksa evoluo, estas nur parte rekonebla. La lingvo posedas sian alfabeton, parte silaban kaj parte fonetikan, tre elegantan, sed ĉi tie oni uzas la esperantan transliterumadon.

Gramatikaj notoj[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas artikolo, nek difina nek nedifina.

Ekzistas ses gramatikaj genroj:

  • Vira
  • Ina
  • Infana vira (por infanoj ĝis la pubereco)
  • Infana ina (por infaninoj ĝis la pubereco)
  • Senviva respekta (por kultobjektoj, arkaika)
  • Senviva neŭtra.

Ekzistas sep deklinacioj laŭ samnumeraj kazoj (nominativa, genitiva, dativa, akuzativa, vokativa, ablativa kaj koriklina). La unuaj ses rilatas al la latinaj kazoj. La sistemo de kazoj estas plenigita de kompleksa sistemo de prepozicioj. La akcento estas movebla.

La adjektivoj akordigas laŭ genro, nombro kaj kazo kun la substantivo laŭ la sep deklinacioj.

Oni uzas la komparativojn tiel:

• Supereca: prefikso ke- + adjektivo. Ekz. Andrea ri ke-lèba lu Marko (Andrea estas pli alta ol Marko. NOTO: oni ne deklinas la proprajn nomojn kaj por indiki la kazon oni uzas prepozicion, kiel en Esperanto)

• Malsupereca: adjektivo + sufikso –lomu. Ekz. Marko ri leba-lòmu lu Andrea (Marko estas malpli alta ol Andrea)

• Egaleca: prefikso po- + adjektivo + sufikso –pà. Sara rìi po-kalame-pà le Lucia (Sara estas bela kiel Lucia)

Oni uzas la superlativojn tiel:

• Relativaj: kiel la komparativoj. Ekz. Andrea ri ke-lèba lòo gàa (Andrea estas la plej alta en la grupo)

• Absolutaj: adjektivo + sufikso –kérer. Es. Andrea ri leba-kérer (Andrea estas altega).

NOTO: Ofte en la komuna lingvo oni preterlasas la verbon “esti”: Andrea ke-lèba lu Marco, Andrea leba-kérer.

Ekzistas kvar neregulaj komparativoj: Jula (inteligenta) - julave (pli inteligenta) – julavisse (inteligentega) Caro (amema) – care (pli amema) – carisse (amemega) Treffo (netradukebla: ĝi signifas tion samtempe bela, bona, justa kaj preciza) – treffe – treffisse. ĉell (klasika, neforgesebla) – ĉelle – ĉellisse

La adverboj povas fini je èr, élle, èle. Ekz: lebèl (grandege), saorelle (bone), malèle (dulĉe). Rilate al la komparacio oni uzas ilin tiel kiel la adjektivojn. Ekzistas kvin neregulaj adverboj:

La pronoma sistemo estas tre kompleksa kaj dependas je la sekso kaj la aĝo de la parolanto kaj de la aŭskultanto, laŭ la ses gramatikaj genroj. La florencanoj de la 51a jarcento estas tre pedantaj rilate al la pronomoj kaj erari estas tre ofenda afero: pro tio oni uzas malofte ilin je la nominativa kazo, aliflanke la verbo jam indikas la personan per la morfologio, por emfazi la paroladon.

Ne ekzistas ĝeneralaj afablaj pronomoj: memori la kompleksan pronoman skemon jam sufiĉas por homa menso!

Oni uzas la pronomojn kaj adjektivojn demonstrativajn laŭ la deklinacio de la nomoj. Ili estas kvin:

  • Sùbila (ĉi tiu, por objekto proksima al parolanto) – unua deklinacio
  • Sìbila (ĉi tiu, por objekto kiun la parolanto tenas mane) – unua deklinacio
  • Tollé (tiu, por objekto malproksima al la parolanto kaj al la aŭskultanto) – dua deklinacio
  • Ĝeràlle (tiu, por objekto proksima al la aŭskultanto) – kvara deklinacio
  • Ĝerìlle (tiu, por objekto kiun la parolanto tenas mane) – kvara deklinacio

La relativaj kaj demandaj pronomoj estas kvar, senfleksiaj: Ti (kiu/tiu, plenkreska vira), ta (kiu/tiu, plenkreska ina), to (kiu/tiu, vira kaj ina infanta), sa (ke), komèni (kiom).

La verba sistemo estas treege kompleksa. La verbaj finaĵoj ŝanĝas laŭ la ses gramatikaj genroj kaj ekzistas ankaŭ modoj kaj tempoj kiuj ne ekzistas en Esperanto. Kiel en ĉiuj indoeŭropaj lingvoj la verbo rìli (esti) estas tre neregula.

Ekzistas 23 neregulaj verboj (inkluze la verbo “esti”). Oni konjugas la regulajn verbojn laŭ kvin konjugacioj (infinitivo en a, e, i, o, u).

La numeraloj bazas sur la dekdunumera sistemo (kiel ekzemple en kelkaj afrikaj dialektoj, hindaj kaj nepalaj). Tiu rilatas al la dekdu monatoj. Oni skribas la kardinalajn kaj la ordajn numeralojn per majuskla komenclitero.

Kardinalaj  Ordaj

0 Nàbo 1 Lùmu Lumù 2 Ròllu Rollù 3 Gìtalo Gidò 4 Ulmo Ulmò 5 Agomèla Gomelà 6 Golàma Golamà 7 Omolòbo Omolobò 8 Tùstlo Tustlò 9 Gòbile Gobilé 10 Ebèla Ebelà 11 Sòo Solò 12 Ùlpo Ulpemà 13 Ulpo a lùmu – ulpalùmu Ulpalumù 14 Ulpo a rollu – ulparòllu Ulparollù 24 Rollùlpo Rollulpò 25 Rollùlpo a lùmu Rollulpalumù 144 (122) Ulpo ba rollu Ulpobarollù 145 Ulpo ba rollu a lumu Ulpobarollulumù 1728 (123) Ulpo ba gitalo Ulpobagidò 20736 (124) Ulpo ba ulmo Ulpobaulmò 248832 (125) Ulpo ba agomèla Ulpobagomelà Nekalkulebla Uuldo Uldò ∞ (senfino) Unasédeko Unasedekò

Ekzemploj de la kvar matematikaj operacioj:

1 + 2 = 3 lumu a rollu ara gitalo 4 – 3 = 1 ulmo lo gitalo ara lumu 6 * 2 = 12 golama pir rollu ara ulpo 12 / 2 = 6 ulpo fro rollu ara golama

La geinfanoj ne lernas la lingvon per natura metodo en familio; dum la 51a jarcento la florencaj geinfanoj ne kreskos en familio, ili kreskos en taŭgaj institutoj kaj la lingvo estos “instalata” rekte en la cerbo de la infano trijaraĝa per kompleksa medicina proceduro.

Ne ekzistas en indiga lingvo fivortoj. La florencanoj de la estonto estos pli afablaj ol la florencanoj de la 21a jarcento. La plej grava trivialeco estas Dói rìu misa-kérer! (laŭlitere “Mi estas tre iritata”, notu la emfazan pronomon: viro povas diri tion al fianĉino).

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ambelo kalame simene? = Ĉu vi ŝatas la Urbon? (laŭlitere “la urbo bela vi konsideras”?) Fegìle! = certe!

Poemo en indiga lingvo (de Massimo Acciai):

Gimile gimilama

Gimile gimilama

sribalange ve gama,

manilange ve geli

gumilange simali

samilange venime

dindonllange veì me.

Sisalà viningò?

Straki mala sami vama

bor kemela ve labama,

bor sevela kamilame

sa ve gomila silame,

sa be seve kebilame,

chebi simanovi srame.

Sisalà viningò?

Ronilange veia sira;

ca taze sizamira

tressalange lamaze

sappe a sate liglaze.

Vea la lakalange

bor sevela kamilame

sa ve gomila silame.

Sisalà viningò?

Sirlalange ma kala ma,

gheralange sia sapema,

morgalange maga gula

bola maga lamagula

cu silamura misena;

veio glazuri lacama.

Sisalà viningò?

A gomela, nemala,

dolange se a mala

vo ra sefa du milama.

Torgalange sa silama,

sribalange ve gama,

manilange ve gheli.

Sisalà viningò?

Iun tagon

Iun tagon

mi vere mirigos vin,

mi faros agrablan surprizon:

mi suriros la unuan aeroplanon,

mi aĉetos belan bukedon da rozoj

kaj mi sonorigos vian sonorilon.

Ĉu vi malfermos vian pordon por mi?

Mi trapasis du mil kilometrojn

por alveni al via hejmo,

por diri al vi ankoraŭfoje

ke mi amegas vin,

ke vi estas parto de mi,

parto de mia vivo.

Ĉu vi malfermos vian pordon por mi?

Mi alvenos por loĝi en via hejmo;

kaj kiam vi revenos el la laboro

mi preparos al vi tason da teo

kun kisoj kaj biskvitoj.

Mi lernos vian lingvon

por diri al vi ankoraŭ unufoje

ke mi amegas vin.

Ĉu vi malfermos vian pordon por mi?

Mi faros la domfarindaĵojn,

mi eliros por la aĉetoj,

dum la fino de semajno

mi kunportos vin al la maro,

tiu bela norda maro kiun mi lernis ami;

ĝi havas la koloron de viaj okuloj.

Ĉu vi malfermos vian pordon por mi?

Kaj vespere, dum la momento de amo,

mi estos ĝentila, mi estos dolĉa

kiel ĉiuj virinoj deziras viron.

Mi montros al vi kiom mi amas vin

Kaj mi vere mirigos vin,

mi faros agrablan surprizon.

Ĉu vi malfermos vian pordon por mi?