Indonezia Esperanto-Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Indonezia Esperanto-Societo estis nacia asocio por subteno de la Esperanto-movado en Indonezio, aktiva precipe en la 1970-aj jaroj, poste laŭgrade malpli kaj malpli. En la 2000-aj jaroj aldoniĝis aktivecoj de privata enlanda iniciato nomata "Centro de Esperanto-Studoj".

Ekde la 5-a de aprilo 2013 la unua Indonezia Esperanto-Kongreso okazis en la metropola urbo Bogor, historia eks-ĉefurbo de la lando, lokigita en la okcidenta parto de la insulo Javo. Kadre de ĝi refondiĝis Indonezia Esperanto-Asocio, kiu jam unuafoje fondiĝis en 1952 sed post iom da tempo estis malaktiviĝinta.