Indriði G. Þorsteinsson
El Vikipedio
Indriði G. Þorsteinsson (18-a de aprilo 1926 - 3-a de septembro 2000) naskiĝis en la biendomo Gilhagi en Skagafjörður en norda Islando. Li okupis sin pri diversaj laboroj, ekzemple kiel taksiisto kaj ĵurnalisto. Dum ioma tempo li estis redaktoro de la ĵurnalo La Tempo (Tíminn) en Reykjavík. Indriði estas tre konata verkisto de romanoj kaj noveloj. Li ankaŭ aperigis unu poemlibron. Liaj plej famaj romanoj estas 79 el la taksiejo (79 af stöðinni) 1955 kaj Tero kaj filoj (Land og synir) 1963.
Filo de Indriði estas verkisto Arnaldur Indriðason.
En esperanto aperis [redakti]
En tempoj de paco (Á friðartímum), novelo, en La Tradukisto en traduko de Hafsteinn Bjargmundsson.
