Insulo Anakapa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Kanalinsuloj de Kalifornio.
Mezaj kaj okcidentaj insuletoj de Anakapa.

Insulo AnakapaAnacapa estas malgranda vulkana insulo situa ĉirkaŭ 23 km ĉe la marbordo de Ventura, en Ventura Kantono en Kalifornio, Usono.

Anakapa estas parto de la insularo (insuloĉeno) de la Kanalinsuloj de Kalifornio, kaj estas parto de la Nacia Parko de la Kanalinsuloj. Ĝi estas la plej malgranda de la nordaj insuloj. La insulo fakte komponiĝas el tri insuletoj: Orienta Insulo, Meza Insulo kaj Okcidenta Insulo. Laŭ oficiala usona censo de 2000 la populacio estis nur 3 konstantaj loĝantoj (Ranger Station en la orienta parto de la Orienta Insulo), kaj la totala areo estas 2.947 km². La plej alta pinto estas Summit Peak 2 en Okcidenta Insulo (283 m).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 34° 00′ 14″ N 119° 23′ 41″ U / 34.00389 °N, 119.39472 °U / 34.00389; -119.39472 (mapo)