Insulo Enlli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 23:49, 25 mar. 2013 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La insulo Bardsey (en kimra Ynys Enlli), la legenda "Insulo de 20,000 sanktuloj", kuŝas je 3.1 km el Duoninsulo Llŷn en la kimra kantono de Gwynedd.[1] La kimra nomo signifas "La Insulo en la Marfluoj", kvankam ties anglalingva nomo aludas al "Insulo de Bardoj",[2] aŭ eble al la insulo de la vikinga ĉefestro, "Barda". Ĝi estas 1.0 km larĝas kaj 1.6 km longa. La nordoriento staras deklive el la maro al alto de 167 m en Mynydd Enlli,[3] dum la okcidenta ebenaĵo estas malalta kaj relative ebena kaj kultivata farmotero; sude la insulo mallarĝiĝas al istmo, konektante al duoninsulo.[4] Ekde 1974 ĝi estis inkludita en la komunumo Aberdaron.[5] Ĝi havas ĉirkaŭ 180 ha de etendon. Ĝi estas la kvara plej granda ĉeborda insulo en Kimrio.

Notoj

  1. Encyclopaedia Britannica : Bardsey Island Konsultita la 2009-08-16
  2. Samuel Lewis, A Topographical Dictionary of Wales, 1849, S Lewis and Co, London, 474 pages
  3. Cycling North Wales : Cycle Ride from Aberdaron Konsultita 2009-08-16
  4. Gwynedd Archaeological Trust : Bardsey Retrieved 2009-08-16
  5. Ordnance Survey : Election Maps : Gwynedd Konsultita 2009-08-16