Insulo Saturna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Insulo Saturna estas monteca insulo de ĉ. 31 kvadrat-kilometoj en la suda parto de la Golf-Insularo de Brita Kolumbio. Ĝi troviĝas pli-malpli meze inter la marbordo de la suda ĉeftero de Brita Kolumbio kaj Vankuvera Insulo. Je tri flankoj ĝin ĉirkaŭas la kanada-usona landlimo. Norde estas Terpinto Roberts (Vaŝingtonio), oriente kaj sude estas la Insularo San Juan. Ĉ. 350 personoj loĝas sur Insulo Saturna daŭre, kvankam la nombro de loĝantoj multe kreskas dum la somero. Proksimume duono de la insulo estas en la nova Nacia Park-Rezervejo de la Golf-Insuloj kiun oni faris en 2003 el du provincaj parkoj, ekologia rezervejo, kaj aliaj terenoj posedataj de la registaro.

Historio

La insulon unue indiĝenoj, kiuj nomis ĝin Longa Nazo pro la longa, mallarĝiĝanta nord-orienta parto de la insulo kiu finiĝas je Orienta Terpinto (angle: East Point). La nomo Saturna venas de la ŝipo Saturnina, kies kapitano estis la hispana esploristo Jose Narvaez. La unuaj eŭropaj setlantoj venis en la 19-a jarcento, sed la insulo evoluis malpli rapide ol la apudaj Golf-Insuloj pro ĝia izoliteco kaj monteca tereno.

Eksteraj ligiloj