Interna politiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interna politikoenlanda politiko estas terminoj uzataj en la vortotrezoro de ĵurnalismo kaj de politiko por referenci la decidojn de registaro rilataj al la enlandaj aferoj, nome tiuj kiuj temas pri aferoj de la interno de la lando kaj pri la administrado de la landaj aferoj, disde la ekstera politiko, kiu referencas al la rilatoj de la lando kun aliaj, naciaj interesoj kaj rilatoj de la lando kun internaciaj organismoj.

La interna politiko kovras ampleksan gamon de areoj, kiel negocoj, edukado, energio, sansistemo, juraplikado, ekonomio kaj impostoj, naturaj resursoj, sociala bonfaro, kaj personaj rajtoj kaj liberoj.

La esprimo estas uzata ankaŭ por aludi al partikularaj aferoj de politika partio, socia organizaĵo aŭ korporacio, aŭ al orientiĝo kiun iliaj integrantoj havas antaŭ la aliaj rilate al la ĝenerala konduko de la entrepreno, iniciato aŭ grupiĝo ene de lando aŭ ŝtato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]