Internacia Himalaja Renkontiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Himalaja Renkontiĝo (IHR) estas la sola internacia evento kiu okazadas en Nepalo. La Nepala Esperanto-Asocio (NESPA) komencis ĝin en 1995 por venigi eksterlandajn geesperantistojn al Nepalo.

En ĉiuj du jaroj, NEspA elektas iun precizan lokon apud Himalajo, kun proksimuma alteco de 3,000 metroj, por la programmo. Eksterlandaj gesamideanoj estas invititaj por la programo pro promenado kune kun nepalaj esperantistoj. Ili pagas kotizon al NEspA, ĉ 650 usonaj dolaroj.

Dum unu semajno, ili promenas ĉirkaŭ montaraj lokoj kaj vivas kun vilaĝanoj kaj manĝas lokajn manĝaĵojn. Post reveno, ili promenas en historiaj partoj de la ĉefurbo.

Do, nepalanoj havas ŝancon amikiĝi kun eksterlandanoj kaj ankaŭ ŝancon praktiki Esperanton. Simile, estas la taŭga tempo por eksterlandanoj viziti Nepalon kaj koni ĝian Esperanto-movadon. Krome, NEspA ankaŭ kolektas iom da mono per ĝi, kvankam ĝi ne estas komerca afero.

Razen Manandhar jam verkis libron "Vojaĝo al Muktinath" laŭ la 6a renkontiĝo. Bent Jensenius, en sia lerno-libro "Bonvenon en nia mondo", metis ĉapitron pri ĝi.

IHR jaro tagoj aliĝintoj referenco
9 2011 8-a de marto - 30 geesperantistoj: 16 el Francio, 9 el Japanio, 2 el Svedio, 2 el Mongolio, kaj 1 el Danio. Ĉ 10 estis nepalanoj [mankas fonto]
10 2013 26-a de februaro - 18 [mankas fonto]
11 2015 26-a de februaro - 8-a de marto 41 [1]

Informojn oni petu ĉe la Landa Asocio Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), nespa.1990@gmail.com. La sidejo de NEspA situas en kvartalo Tamel centre de Katmanduo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bharat kaj Ghimire kaj Pradip Ghimire . “Sukcese okazis la 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo”, Esperanto (1290 (4), aprilo 2015), p. 82.