Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj
Sidejo [[]], [[]]
Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr

La Internacia Komisiono por Ordigo de Geografiaj Nomoj en Esperanto estis komisiono el esperantlingvaj geografoj kaj vortaristoj, kiu en la 1960-aj jaroj publikigis deklaron pri pli sistema kaj pli unueca uzo de la precipaj geografiaj nomoj uzataj en mondmapoj priskribataj en la internacia lingvo Esperanto. En la komisiono membris profesoro Gaston Waringhien, licenciato Tibor Sekelj, profesoro P. M. Mabesoone, profesoro David Lvoviĉ Armand, Montagu Christie Butler, Frits Faulhaber, profesoro Carl Støp-Bowitz kaj A. W. Thomson.

La Komisiono "ne pretendis altrudi la nomaron per arogo de iu ajn aŭtoritato. Ĝi simple prezentis al la esperantistaro eblan solvon, laŭ sia plej honesta bontrovo. Tamen ĝi petis la redaktorojn de la Esperanta gazetaro, verkistojn kaj ĉiujn aliajn esperantistojn praktike uzi la donitajn nomojn (sen alternativo), kaj post 3- 4-jara uzo voki la komunan atenton al tiuj, kiuj estas praktike neuzeblaj, kaj tial nepre korektendaj".[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 283-a radioprelego de Claude Gacond en Svisa Radio Internacia, marto 1969 (teksta transskribo en formato PDF)