Internacia Sciencista Dokumentaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Sciencista Dokumentaro (ISD) estas la anaro-listo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino.

Amplekso[redakti | redakti fonton]

ISD listigas:

  • La anojn de la Scienca Sektoro, escepte de la studentoj, tio estas:
    • Ordaj profesoroj (OProf.)
    • Asociitaj profesoroj (AProf.)
    • Plenrajtaj docentoj (PDoc.)
    • Asociitaj docentoj (ADoc.)
    • Adjunktoj sciencaj (ASci.)
    • liberaj membroj de la Internacia Sciencista Kolegio (ISK)
  • La anojn de la Arta Sektoro, tio estas
    • alvokitaj membroj artistaj
    • liberaj membroj de la Internacia Arta Kolegio (ISK)
  • La anojn de la Teknika (Scienc-Aplika) Sektoro, tio estas
    • alvokitaj membroj teknikistaj
    • liberaj membroj de la Internacia Teknika (Scienc-aplika) Kolegio (ISK)
  • La anojn de la Subtena Sektoro, tio estas
    • naturaj personoj, kiuj finance subtenas AIS
    • asocioj, firmaoj kaj institucioj, kiuj finance subtenas AIS

Publikigo[redakti | redakti fonton]

ISD estas aktualigata en la Interreto (vidu malsupre) kaj aperas libroforme laŭeble unufoje en ĉiu (kvarjara) senatperiodo. AIS-anoj havas la rajton kontraŭdiri al la publikigo de unuopaj pripersonaj datenoj.

La eldono de la jaro 2000 aperis kadre de triparta AIS-libro, kiu enhavas jenajn partojn:

  • Ekesto kaj celoj, identeco kaj memkompreno de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS)
  • Statuto kaj aliaj regularoj de AIS
  • Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS

Disvastig-permeso[redakti | redakti fonton]

La AIS-libron de 2000 antaŭiras jena rimarkigo

Donaco al la internacilingva kulturo. Represado kaj disvastigado (ankaŭ per elektronikaj rimedoj) de la internacilingvaj tekstpartoj (aŭ inkluzivante ilin) kun fontoindiko estas bonvenaj! Traduko en fremdajn lingvojn kaj publikigo kune kun la internacilingva originalteksto kaj fontoindiko estas permesataj. Provekzemplero petata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]