Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz (ISTK) de la internacia asocio Esperantotur estis fondita en 1991 laŭ permeso de pola ministerio pri edukado. Ekde 1996 ĝi estas AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB) – la klerigejo pri turismo kaj kulturo de Akademio Internacia de la Sciencoj.

La studado okazas laŭ jenaj studad-programoj de ISTK/AIS:

  • A - programo pri instruado de la turismo
  • B - programo pri instruado de la kulturo kaj la pola lingvo
  • C - programoj de Esperanto-instruado
  • D - niveloj de lingva lerteco laŭ klasifiko de Eŭropa Konsilio por akiri Eŭropan Lingvan Certigilon (European Language Certificate) laŭ kriterioj-postuloj por la ekzamenoj A1, A2, B1, B2, C1, C2

Eksteraj ligiloj