Intersistema

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intersistema (Intersistemal, Inter-sistemalInternasional), estas internacia planlingvo proponita de Paul Mitrovitch el Sarajevo en 1947. Intersistemal estas kompromisplanlingvo inter diversaj lingvoprojektoj, ĉefe Novialo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

"On pote dict qe, ce-die, tot interlingvistical teorians es in acorde concernante li jeneral aspecte de vocabular de un auxiliar lingve: il debe contein li vivant Greco-Latin internacional parols regularized".

Traduko: Oni povas diri ke, hodiaŭ, ĉiuj interlingvistikaj teoriistoj estas en akordo pri la ĝenerala aspekto de l' vortprovizo de helplingvo: ĝi devas havi la vivantajn grek-latinajn internaciajn parolojn reguligitaj.

"Mi vad in-curte informat Vos in qual mod mi comenced to interesmi in li problem de un inter-lingve". (Mi mallonge informos vin kiel mi ekinteresiĝis pri la problemo de interlingvo).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paul Mitrovitch

Projecte de un inter-sistemal gramatic de aŭiliar lingves (Anglo-latin version)
Sarajevo: 1948.
26 pp.

  • Paul Mitrovitch

Esay de un Intersistemal vocabular de auxilar lingves
Sarajevo, 1955, 1959.

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.2 “1955” de Biblioteko Butler.