Intesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intesto estas tuboforma parto de nutrokanalo (nomata la digesta sistemo) de post la stomako ĝis la anuso. Ĝia ĉefa tasko estas la malkombino, digesto kaj absorbo de la nutraĵoj.

Ĉe la mamuloj oni distingas : maldika intesto (7 m longa ĉe homo, 40 m ĉe bovo; konsistanta el duodeno, jejuno, kaj ileo), en kiu la pankreata suko kaj galo komencas malkombini la nutraĵon, poste absorvante ilin per intestaj viloj; dika intesto (1,5 m dika ĉe homo; konsistas el cekumo, kojlo kaj rektumo). Ĉiuj tiuj intestaj partoj de mamulo kune estas nomeblaj "intestaro".

Vidu ankaŭ