Ipoao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ipoaa Lago.

IpoaoIpoaa Lago (hispane : lago Ypoá) estas lago situanta en la centra okcidento de Paragvajo, en la Centra kaj en la Paragvaria Distriktoj. Ipoao estas parto de la Ipoaa Nacia Parko (Parque Nacional Lago Ypoá). Ĝi kovras areon de 119 000 da hektaroj. La zono estis agnoskata naturprotektejon kaj nacian parkon en 1992.

Oni aliras la lagon per tervojo en la kvartalo Valle Apuá kiu apartenas al la komunumo Quiindy (Paragvaria Distrikto). Ipoaa Lago estas ĉirkaŭata de Ibikvi-Altebenaĵo kaj de ebenaĵoj kaj marĉoj de la sudoriento de la Centra Distrikto.

La lago havas nebone konatan kaj esploritan ekosistemon. En la malsekejoj kaj lagunoj ĉirkaŭantaj Ipoaon troviĝas la insuloj Mocito, Ildefonso, Valdés kaj Marcelo.

En la zono vivas varia avifaŭno, konsistanta el ardeedoj, ibisoj, papagedoj kaj tukanoj. Kvankam estante oficiale nacia parko, malmulto estis farata por plenumi ties statuton.

Vidu ankaŭ

25° 54′ 41″ S 57° 25′ 44″ O / 25.91139 °S, 57.42889 °O / -25.91139; 57.42889 (mapo)