Issaquah (Vaŝingtonio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La urbodomo de Issaquah
Situo de Issaquah en Kantono King
Loka historia teatro
Hejmoj de ministoj, 1913
Pordo donacita al Issaquah de la ĝemelurbo Chefchaouen en Maroko

Issaquah (IFA \ˈɪsəkwɑː\, esperantigebla kiel Isakvao) estas urbo en Kantono King, Vaŝingtonio, Usono. En 2010 la censo nombris 30 434 loĝantojn. Ĝiaj poŝtkodoj estas 98027, 98029, kaj 98075, la telefona regionkodo estas 425, kaj ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-33805 kaj 1512327, respektive.

Enhavo

Historio [redakti]

"Issaquah" estas angligita formo de indiĝena vorto, sed la originala signifo ne estas certe konata; eblaj sencoj estas "sono de birdoj", "serpento", aŭ "rojo". Pli frua nomo de la sama loko, "Squak Valley", venas el la sama indiĝena radiko.[1]

La urbo oficiale municipiĝis la 29-an de aprilo, 1892. Komence ĝia nomo estis Gilman, kaj ĝi estis loĝurbo por ministoj en proksimaj minejoj de montoj Squak kaj Cougar; en 1899 ĝi ŝanĝis sian nomon al Issaquah.[2] La minejoj komencis elĉerpiĝi malfrue en la 1890-aj jaroj, kaj en la komencaj jardekoj de la 20-a jarcento la ekonomio transiris de mineraloj al arbaroj. Kiam ankaŭ la arbaroj forhakiĝis, Issaquah fariĝis trankvila loĝurbeto por homoj, kiuj pretis veturi iom longe por labori en Seatlo kaj loĝi en la kamparo, kaj por dungitoj de lokaj instalaĵoj de la firmao Boeing. Pro laŭgrada grandiĝo de la proksimaj urboj Bellevue kaj Redmond, komencis iom da kreskado, kio ekraketis en la 1980-aj jaroj kaj poste pro la proksimeco de la monda centro de Microsoft en Redmond, kun filiaj oficejoj en Issaquah, kaj la translokiĝo al Issaquah de la monda centro de Costco en 1996. Aliaj dungantoj en Issaquah inkluzivas Other Issaquah employers include Siemens Medical Solutions' Ultrasound Group, GoldSim Technology Group, Overtime Technologies, bombonfabriko Boehm's Candies, kaj laktaĵfabriko Darigold.

Geografio [redakti]

Issaquah situas ĉe 47°32′8″N 122°2′36″W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.53556 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.53556°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 47.53556; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Issaquah (Vaŝingtonio)) (47.535573, -122.043298)}}, ĉe la suda ekstremaĵo de Lago Sammamish at the south end of Lake Sammamish, kaj 33 metrojn super marnivelo. Bellevue kaj Redmond troviĝas nur 13 km for, kaj Seatlo nur 27 km okcidente. Laŭ la Usona Buroo de la Censo, la urbo kovras areon de 21,9 km², el kio nur 0,1 km² estas akva surfaco.

La urbon ĉirkaŭas triflanke la Isakvaaj Alpoj: montoj Cougar okcidente, Squak sude, kaj Tiger oriente. Norde troviĝas Lago Sammamish kaj la Altebenaĵo Sammamish (nun urbo Sammamish. Monto Cougar estas iom dense loĝata, Squak kaj Tiger malpli dense. Laŭ geologoj, la Isakvaaj Alpoj estas sendependa montaro ne parenca al la apuda Kaskada montaro. La kaskadaj montoj estas vulkandevenaj, la alpoj ne; la alpoj estas multe pli malnovaj ol la kaskadaj montoj, postrestaĵo de antikvega montaro el praepoko.

Vetero [redakti]

Ĉirkaŭantaj urboj [redakti]

Compass rose pale.svg Bellevue Sammamish Fall City Compass rose pale.svg
Newcastle

North
West  '  East
South

Preston
Renton Maple Valley Hobart

Demografio [redakti]

Transporto [redakti]

Ŝoseoj [redakti]

Publika transporto [redakti]

Aŭtobuse [redakti]

Rele [redakti]

Vagono de Issaquah Valley Trolley


Lokaj vidindaĵoj [redakti]

Festivalo Salmaj Tagoj [redakti]

Notindaj loĝantoj [redakti]

Jay Buhner

Lerneja Distrikto Issaquah [redakti]

La publikaj lernejoj en kaj ĉirkaŭ Issaquah estas sub la regado de Lerneja Distrikto Issaquah (411). La distrikto havas 23 lernejojn.

Ĝemelurboj [redakti]

Citaĵoj [redakti]

  1. A Diverse And Colorful History, eld. Issaquah Chamber of Commerce; alirdato 2007-06-24
  2. Gilman (later Issaquah) incorporates on April 29, 1892, Alan J. Stein, 2003-06-16, eld. HistoryLink; alirdato 2011-06-21
  3. Perfect Disguise Modest Mouse Leader Isaac Brock Waxes on the Moon and Speedo de Mosi Reeves, 2004-02-12, en New Times Broward-Palm Beach, eld. The Village Voice; alirdato 2011.01.01; agentejo Associated Press}}

Eksteraj ligoj [redakti]