István Cserháti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Cserháti [iŝtvAn ĉerhAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserháti István estis hungara kuracisto, profesoro, kuracisto pri internaj malsanoj.

István Cserháti [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1930 en ekstera parto de Etes. Li mortis la 23-an de januaro 1986 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Cserháti frekventis gimnazion en Salgótarján, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Szeged en 1955. Ĝis 1960 li laboris en la universitata kliniko, dum li akiris fakdiplomojn pri internaj malsanoj en 1959, pri hematologio en 1980. Pli frue en 1957 li aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio. Li esploris en Dubna en la jaroj 1967 kaj 1968 helpe de stipendio. Li estis nomumita docento en 1970, post 3 jaroj katedrestro klinikestro. Li kandidatiĝis en 1967, li doktoriĝis en 1980. Inter 1976 kaj 1982 li estis vicrektoro, en la jaroj 1984 kaj 1985 rektoro. Ekde 1985 li havis altan postenon ankaŭ en la unusola partio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A thrombocytopoeticus-serm-ténye¬ző kísérletes vizsgálata (1980)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.