István Morvay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MORVAY István (pro. morvai) estis hungara reformita pastro, redaktoro naskiĝinta en Satmaro la 16-an de novembro 1904 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de aprilo 1970.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Morvay studis teologion en Budapeŝto inter 1926-1931. Li estis pastro en Harkány, Paks, Kecskemét, li estis helppastoro ĉe la Magyar Református Külmisszió Szövetség (1931-1934), Soli Deo Gloria (SDG) Ref. Diákszövetség (1934-1939), religiinstruisto en Bp. (1939-1943). De 1943 li estis pastro en Valéria-telep de Budapeŝto ĝis 1956. De 1959 li estis pastro de malsanulejo ĝis sia morto en Budapeŝto. De 1948 li estis fondinto-redaktoro de la reformita semajngazeto Az Út ĝis ĝia 5-a numero de 1950.

Fonto[redakti | redakti fonton]