István Apor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Apor
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1638 (1638-01-01)
en Turia de Jos
Morto 10-an de novembro 1704 (1704-11-10) (66-jaraĝa)
en Sibiu
Tombo Piarist Church, Cluj
Ŝtataneco Princlando Transilvanio
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Grafo APOR István estis hungara grandbienulo kaj magnato en Transilvanujo naskiĝinta en Altorja 1638 kaj mortinta en Sibio la 10-an de novembro 1704.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Grafo István Apor en 1679 estis sendito de Apafi la 1-a al la turka kortego. En 1685 li estis ĉefreĝa juĝisto en Csík, Gyergyó kaj Kászonszék. En 1690 li apogis kontraŭ Emeriko Thököly la imperiestran partion, pro tio de Leopoldo la 1-a li ricevis en 1693 rangon de barono, en 1696 de tiu de grafo. Inter 1693–1703 li estis fiskisto, en 1697 prefekto de departemento Torda. Ekde 1703 li estis generalo, ĉefkomandanto de Transilvanujo. Dum la liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a li restis ĉe la flanko de la imperiestro. Li kolektis grandan bienon. Li subtenis la lernejojn. Li havis rolojn ankaŭ en la estigo de la greka katolika eklezio de Transilvanujo. Lian taglibron pri sia vojaĝo de Vieno en jaroj 1697–98 eldonis Vencel Bíró (Erdélyi Múzeum, 1930).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon