Ivanec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo el Ivanec

Ivanec estas urbo kaj municipo en Kroatio.

La urbo situas laŭ la fervojo inter Varaždin kaj Lepoglava. Al la municipo apartenas 28 komunumoj.

Historio

La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1201 en formo "villa hospitalariorum", ĉar ekleziaj flegistoj fondis tie hospitalon. Post la mezepoko la urbo situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. Ĝis la Traktato de Trianon Ivanec apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al departemento de Varaždin, al distriktejo de Ivanec, kies distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.