Ivo Schenkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ivo Schenkel
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1947 (1947-07-11) (76-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Familio
Infano Sandra Schenkel
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ivo SCHENKEL (naskiĝis la 11-an de julio 1947 en Bruselo) estas belga esperantisto. Li eksciis pri Esperanto en 1970 pere de skolta revuo kaj eklernis la lingvon danke al mallonga kurso publikigita en tiu sama revuo. Poste li ellernis la lingvon per speciala kurso pro skoltoj kaj aliĝis al Skolta Esperanto-Ligo kies membro li restis ĝis sia alveno al Venezuelo en 1974. Tiam li aliĝis al Venezuela Esperanto-Asocio.[1] Nun li loĝas en la belga municipo Kessel-Lo kun sia venezuela edzino kaj filino. Ekde tiam membro kaj poste estrarano de Lovena Esperanto klubo Esperanto 3000, kie li gvidas kurson por komencantoj kaj kunlaboras je daŭriga kurso por membroj de la klubo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-A Datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Rekontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane per Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio, 28-a paĝo.