Izotiocianatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

IzotiocianatojR-N=C=S estas kemiaj organikaj kombinaĵoj formitaj per anstataŭado de la oksigenatomo en la izocianata grupo per sulfuratomo. Multaj naturaj izotiocianataj derivaĵoj el plantoj estas produktitaj per enzima konvertado de metabolaĵoj nomataj glukozinolatoj.

Ĉi tiuj naturaj izotiocianatoj, tiaj kiaj alila izotiocianato, estas ankaŭ konataj kiel mustardoleoj. La artefarita izotiocianato, fenila izotiocianato, estas uzatas por determini la sekvantecon de aminoacidoj en la Degradigo de Erdmann.[1]

Kruciferaj legomoj, kiel ekzemple ĉinia brasiko, brokolo, blanka brasiko, florbrasiko, krispa brasiko, kaj aliaj, estas riĉaj fontoj de glukozinolato antaŭaĵoj de izotiocianatoj. Kvankam ekzistas iu baza esplorado pri kiel isotiocianatoj povas ekzerci biologiajn efikojn en vivo, ekzistas neniu altkvalita evidenteco ĝis nun por ĝia efikeco kontraŭ homaj malsanoj.

Saloj kaj esteroj de la izotiocianata acido estas konataj kiel izotiocianatoj. Izotiocianatoj estas ĝenerale prepareblaj per reakcio inter primara amino (ekzemple: anilino) kaj karbona dusulfido en akva solvaĵo de amoniako. Ĉi kombinaĵo rezultas en precipitigo de iu solida amonia dutiokarbamato, kiu, traktita kun plumba (II) nitrato rezultas en la koresponda izotiocianato.

  • Preparado de fenila izotiocianato per interagado de anilino kun karbona dusulfido en amoniaka akva solvaĵo:

anilino + karbona dusulfido fenila izotiocianato

Izotiocianatoj
Metila izotiocianato
Etila izotiocianato Propila izotiocianato Izopropila izotiocianato Fenila izotiocianato
Metila izotiocianato
Etila izotiocianato
Propila izotiocianato
Izopropila izotiocianato
Fenila izotiocianato
Benzila izotiocianato
Fenetila izotiocianato Alila izotiocianato
Izotiocianata acido
Izotiocianata jono
Benzila izotiocianato
Fenetila izotiocianato
Alila izotiocianato
Izotiocianata acido
Izotiocianata jono

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La degradigo de Erdmann, disvolvita de la sveda biokemiisto Perh Erdmann (1916-1977), estas metodo por determinado de la sekvanteco de aminoacidoj en peptidoj. En ĉi tiu metodo, la amino-fina restaĵo estas etikedita kaj apartigita elde la peptido sen interrompado de la peptidaj ligoj inter aliaj restaĵoj de aminoacidoj.