János Giczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GICZY János (gici); Géczy estis hungara soldato kaj politikisto. Li naskiĝis ? kaj mortis en Gyulafehérvár la 7-a de januaro 1589.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Giczy estis ido de bienhavinta nobilfamilio de Transdanubio. Ekde 1566 li servis kiel leŭtenanto en fortikaĵo de Gyula kaj post la falo de fortikaĵo li fuĝis en Transilvanujon kaj li ekservis la reganton, Johano Zsigmond (Johano la 2-a), kiu per biendonacoj taksis liajn servojn, samkiel Stefano Báthori. En 1577 li estis sendito de Báthori ĉe la paŝao de Temesvár, ekde 1576 kapitano de Várad, pli poste dum la nemalplenaĝa Sigmundo Báthori, ekde majo de 1585 ĝis decembro de 1588 li estis guberniestro de Transilvanujo. Depost sia abdiko li estis la unua konsilanto de la reganto kaj ĉefkapitano de la lando.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jakab Elek: A Ghyczyek Erdély történetében (Bp., 1875).

Fonto[redakti | redakti fonton]