János Szolnoki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Szolnoki [jAnoŝ solnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szolnoki János estis hungara mikrobiologo, profesoro.

János Szolnoki [1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1920 en Rákospalota (nun loĝkvartalo de Budapeŝto). Li mortis la 29-an de julio 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Szolnoki frekventis gimnazion en Pécs, poste li lernis en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Interrompo okazis pro soldatiĝo en la 2-a mondmilito. Li hejmenvenis el militkaptiteco en 1948, en la sekvaj jardekoj li laboris en institutoj aŭ laboratorioj. En 1957 li kandidatiĝis, en 1961 li doktoriĝis en kampuso de Gödöllő, en 1967 li estis nomumita titulara docento en Universitato Loránd Eötvös. Li ricevis premion en 1975.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Role of the sulphate-reducing bacteria in the formation of secondary sulphide ore deposits (1966)
  • Baktériumok szerepe a fémek mobilizációjában és felhalmozásában (1976)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.