József Brandt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BRANDT József estis hungara kuracisto, universitata profesoro naskiĝinta en Pósfalva 1838 kaj mortinta en Koloĵvaro la 12-an de junio 1912.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Brandt havigis diplomon en Vieno kaj ekde 1867 laboris en Koloĵvaro en la instituto pri kirurgio kaj oftalmologio, ekde 1871 li instruis kirurgion en la Universitato Koloĵvaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A kórháztól való félelem (Kolozsvár, 1899);
  • Tudomány és humanizmus (Kolozsvár, 1908).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon