József Heiszler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HEISZLER József (hajsler) estis hungara reformita pastro, eklezia verkisto naskita en Nagykároly la 21-an de februaro 1819 kaj mortinta en Dombrád la 16-an de oktobro 1901.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Heiszler havigis diplomon de instruisto kiel ano de la ordeno piarista en 1843 kaj instruis en Budapeŝto. En 1849 konvertiĝis al reformita religio kaj estis instruisto en Pápa, poste de 1859 en la reformita teologio de Sárospatak. De 1869 li estis pastro en Dombrád. En siaj filozofiaj verkoj li estis sekvanto de Hegel.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A keresztyénység és a keresztyény egyház történelme (Sárospatak, 1861);
  • Krisztianizmus birkózása a világgal (Sárospatak, 1861);
  • Egyháztörténelmi kézikönyv (Sárospatak, 1862–63);
  • A magyar egyházi reformáció vázlata (Sárospatak, 1864);
  • Egyházi munkálatok (Sárospatak, Pest, Debrecen, 1865–77);
  • Dogmatikai felolvasások (Sárospatak, 1869).

Fonto[redakti | redakti fonton]