József Kis (juĝisto)
József Kis | |
---|---|
József Kis | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1772 en Odorheiu Secuiesc |
Morto | 6-an de junio 1830 (57-jaraĝa) en Ighiu |
Mortokialo | trafikakcidento |
Ŝtataneco | Hungario |
József Kis [jOĵef kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kis József estis hungara notario, juĝisto, vicdepartementestro. Lia nobela antaŭnomo estis baczka-madarasi [backa-madaraŝi].
József Kis[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1772 en Székelyudvarhely (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Odorheiu Secuiesc en Rumanio), li mortis la 6-an de junio 1830 en Transilvanio.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Kis frekventis kolegion en sia naskiĝurbo, poste ekde 1787 li studis en Nagyenyed, konata ankaŭ germane Strassburg am Mieresch. Post siaj studoj li havis postenojn en administracio de Alsó-Fehér. Li estis ekzemple ĉefnotario, reĝa juĝisto, vicdepartementestro. Li mortis pro trafika akcidento. Li estis entombigita en Magyarigen.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Fő notárius Kis József köszöntése. Gróf Bethlen Imre úr ő excellentiájának... (1817?)