Jēkabpils

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jēkabpils
urba blazono
Jēkabpils (Latvio)
DMS
Red pog.svg
Bazaj informoj
ŝtato: Latvio
regiono: Zemgalio
distrikto: Jēkabpils rajons
ricevo de urbaj rajtoj: dum 1670
nombro de enloĝantoj: 26.120 (stato 2005)
areo: 25,5 km²
internacia telefona prefikso: (+371) 52
koordinatoj: 56° 229' norde, 25° 51' oriente

Jēkabpils (latve, laŭvorte "Jakoba fortikaĵo", historie ankaŭ germane Jakobstadt, laŭvorte "Jakoba urbo") estas urbo de proksimume 26.000 enloĝantoj en Latvio. La urbo troviĝas mezvoje inter la urboj Rigo kaj Daugavpils kaj konsideriĝas la neoficiala ĉefurbo de la historia regiono Selonio (latve Sēlija).

La historiaj partoj de la nuna urbo, Krustpils kaj la historia germanlingva "Jakobstadt" (nuntempe latve Jēkabmiests), situas ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Daŭgavo, kaj konektatas per ponto. En la valo de la rivero Daugava, ĉirkaŭ la urbo, situas la distrikto Jēkabpils Rajons.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1237 la germanlingva Livonia Ordeno, kiu provis armee kontroli la teritoriojn de la hodiaŭaj ŝtatoj Latvio kaj Estonio, tiam loĝitajn de diversaj baltaj popoloj kaj en la nordo de estonoj, konstruis ŝtonan fortikaĵon "Cruczeborch" ("Kruca burgo") kaj ĉirkaŭ ĝi fondis samnoman urbon. Arkeologiaj elfosaĵoj tamen malkovris, ke la loko jam multajn jarcentojn antaŭe estis viva komerca centro de la latgaloj, unu el la latvaj triboj. Post la konstruo de la burgo, la vilaĝo kaj poste urbeto Krustpils kreskis ĉirkaŭ ĝi. La vilaĝo plurvoje komplete detruiĝis, ekzemple dum la bataloj inter Pollando-Litovio kaj Svedio, sed ĉiam rekonstruiĝis. Dum la 17-a jarcento ambaŭflanke de la rivero Daugava eksetlis fuĝintoj el Rusio, kiuj tie estis persekutitaj pro religiaj kialoj. Ĝis la jaro 1670 la rusa setlejo ĉirkaŭ la gastejo "Salas Krogs" (insula kruĉo) kreskis ĝis urbo sur la maldekstra riverobordo. Honore al la germanlingva duko Jakob Kettler de Kuronio, kiu atribuis al la loĝloko la urbajn rajtojn, la setlejo ricevis la nomon "Jakobstadt". Laŭ loka legendo la duko misvojis dum ĉasado. Borde de la rivero li vidis linkon sub abio kaj samtempe tiuloke havis vizion pri urbo. La bildo de linko sub abio eterniĝis en la urba blazono.

Poste apartenanta al la mezepoka regno Pollando-Litovio, la duobla urbo post la tria kaj fina dispartigo de la regno dum 1795 estis konkerita kaj aneksita fare de la Rusia Imperio. En Jēkabpils naskiĝis la carino Katarina la 1-a de Rusio. Post la Unua Mondmilito la duobla urbo iĝis parto de la sendependiĝinta respubliko Latvio, kaj post 1940 de la Latva SSR. Dum la jaro 1962 Jēkabpils kaj Krustpils estis unuigitaj.

placo en la urbocentro

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la plej malnova parto de la urbo pluraj historiaj konstruaĵoj povis esti konservitaj. En Tadenava, tre proksime de Jēkabpils, troviĝas memoriga muzeo pri la verkisto Rainis.

Pliaj vidindaĵoj de la regiono estas la kasteloj de Justine kaj Dignāja kaj la plej alta punkto de la regiono Sēlija, la monteto Ormaņkalns.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]