Jakab Lázár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LÁZÁR Jakab (la:za:r) hungara arbarkultura fakverkisto: Alvinc, 19-a de januaro 1824Vieno, 1-a de decembro 1895.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li lernis en Transilvanio, poste li akiris diplomon en Akademio de Selmec. Ekde 1846 li estis fiska praktikanto en Buda, en 1848 asistanto en la akademio. Li estis la unua tie, kiu instruis en hungara lingvo. Post la hungara revolucio de 1848 li laboris ĉe la forstoficejo de Bélabánya, pli poste en Transilvanujo. Ekde 1867 li denove instruis en la akademio de Selmec. Ekde 1872 li estis direktoro de la bienaro de Fogaras. Li verkis la unuan priarbaran faklibron en hungara lingvo. Liaj fakstudoj aperis en Gazdasági Lapok kaj en Erdészeti és Gazdászati Lapok.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Erdészeti kézikönyv műszaki segédszemélyzet, nemkülönben erdőbirtokosok, gazdatisztek, községek és gazdasági intézetek számára (Pest, 1871).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.