Ĝamal al-Din al-Afghani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jamal-al-Din Afghani.

Sajido Jamāl-al-dīn al-Afghānī (perse: سید جمال الدین الافغاني; nune Sayyid Muḥammad ibn Ṣafdar -سید محمد بن صفدر) (n. en 1838 - m. la 9-an de marto 1897) estis politika kaj naciisma islama aktivisto en Persio dum regado de la kaĝaroj, en Afganio, Egiptio kaj la Otomana Imperio dum la 19-a jarcento. Li estis unu el la fondintoj de la islama modernismo kaj akcelanto de la tutislama unueco. Li estas priskribita kiel homo kiu malpli interesiĝas en la teologio ol en la organizado de islama respondo kontraŭ la premo de Okcidento.