James Blake
James Blake estas usona tenisisto. Li naskiĝis la 28-an de decembro 1979 en Yonkers, Novjorkio, do nun estas 44-jara. Ekde la jaro 1999 li estas tenisa profesiulo. Inter alie li en 2003 kune kun la samlanda tenisistino Serena Williams kaj duafoje en 2004 kune kun la samlanda tenisistino Lindsay Davenport gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Eksteraj ligiloj
- profilo de James Blake en la retejo de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP, angle)
- statistiko pri li en la retejo de la Davisa Pokalo (angle)