Serena Williams
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Serena Williams estas usona tenisistino. Ŝi naskiĝis la 26-an de septembro 1981en Saginaw, Miĉigano, do nun estas 31-jara. Ekde la jaro 1995 ŝi estas tenisa profesiulo. Inter alie ŝi en 2003 kune kun la samlanda tenisisto James Blake gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj. En 2008 ŝi kun Mardy Fish duafoje gajnis tiun turniron.

