Hopman-Pokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hopman-Pokalo
Internacia Tenisa Federacio
loko Perto
lando Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
speco hala turniro
retejo: www.hopmancup.com.au

En la monda turniro Hopman-Pokalo - angle Hopman Cup, hispane Copa Hopman, ruse Кубок Хопмана - konkuras la tutmonde plej bonaj ok naciaj teamoj pri unuopaj matĉoj kaj duoblaj paraj matĉoj de teniso. En ĉiu komparo inter du naciaj teamoj estas ludataj po unu vira kaj virina unuopaj matĉoj, kaj aldone unu duobla para matĉo (nomata mixed, do sekse "miksita"). Ĝi konsideriĝas samranga al la tutmondaj turniroj Davisa Pokalo (Davis Cup) por viraj naciaj tenisaj teamoj kaj Federacia Pokalo (Fed Cup) por virinaj naciaj tenisaj teamoj. Sian nomon la pokalo havas de la aŭstralia tenisisto Harry Hopman.

La ideo por tia regula turniro unuafoje diskutiĝis en 1984, sed daŭris ĝis la jaro 1989, kiam la unua turniro vere realiĝis. Ekde tiam la evento ĉiujare fine de decembro respektive komence de januaro okazas en la aŭstralia urbo Perto.

La reguloj por la turniro plurfoje iom ŝanĝiĝis intertempe. La nombro de la partoprenantaj naciaj teamoj alternis inter 8 (en la unua turniro 1988/89) kaj 12 (en la dua ĝis sepa eldono de la turniro). Ekde la oka eldono de la evento denove partoprenas 8 teamoj. La vico de la unuopaj matxoj komence estis virina unuopa matĉo, duobla para kaj fine vira unuopa matĉo, sed ekde la tria turnira jaro la vico estas virina, poste vira unuopa matĉoj kaj fine la duobla para matĉo, por doni al la duobla fortokomparo la eblecon eventuale decidi pri la gajnanta teamo kaj doni al ĝi publike pli altiran pozicion. Komence laŭ lotumo konkurencis po du el la entute ok teamoj, poste konkurencis po du el la kvar gajnintaj teamoj ("duon-finalo") kaj sekve en finalo la du teamoj gajnintaj en la duonfinalaj matĉoj. Ekde la deka eldono de la turniro komence interkonkurencas ĉiuj teamoj en du grupoj de entute kvar teamoj, poste sekvas duonfinalo inter la du plej sukcesaj teamoj el tiuj du grupoj, kaj fine la finalo. La nova turnira sistemo estas aparte aprezata de la publiko kaj konsiderata pli justa. Ankaŭ la maniero kiel kvalifikigi la ok turnire partoprenantan teamojn kaj la maniero kiel disdividi la interkonkurantajn teamojn respektive teamogrupojn, ŝanĝiĝis plurfoje.

Rekorda venka temao estas tiu de Usono, kiu ĝis 2010 gajnis kvinfoje en la turniro, lastfoje en 2008.

Por la spektantoj la turniro aparte interesas pro tio, ke kutime videblas la plej bona vira kaj plej bona virina tenisistoj de ĉiu partoprenanta lando, kaj ke en la duoblaj paraj matĉoj tiuj pintaj tenisistoj eĉ kune ludas. Ekzemple foje kune partoprenis la germanaj tenisistoj Boris Becker kaj Steffi Graf, kiuj krome tre malofte kune ludis tenison kaj ne facile interharmoniis; tamen komune ili ne venkis la turniron, kvankam kun aliaj partneroj ambaŭ ja gajnis ĝin - Steffi Graf en 1993 kaj Boris Becker en 1995.

Listo de la gajnintoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Gajninta teamo Finala malvenkinto Rezulto Gajnintaj tenisistoj
1989 Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio 2:0 Miloslav Mečíř, Helena Suková
1990 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio Flago-de-Usono.svg Usono 2:1 Emilio Sánchez, Arantxa Sánchez-Vicario
1991 Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio Flago-de-Francio.svg Francio 3:0 Goran Prpić, Monica Seles
1992 Flago-de-Svisio.svg  Svislando Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio 2:1 Jakob Hlasek, Manuela Maleeva-Fragnière
1993 Flago-de-Germanio.svg Germanio Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 2:1 Michael Stich, Steffi Graf
1994 Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio Flago-de-Germanio.svg Germanio 2:1 Petr Korda, Jana Novotná
1995 Flago-de-Germanio.svg Germanio Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 2:1 Boris Becker, Anke Huber
1996 Flago-de-Kroatio.svg Kroatio Flago-de-Svisio.svg  Svislando 2:1 Goran Ivanišević, Iva Majoli
1997 Flago-de-Usono.svg Usono Flago-de-Sudafriko.svg Sudafriko 2:1 Justin Gimelstob, Chanda Rubin
1998 Flago-de-Slovakio.svg Slovakio Flago-de-Francio.svg Francio 2:1 Karol Kucera, Karina Habšudová
1999 Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio Flago-de-Svedio.svg Svedio 2:1 Mark Philippoussis, Jelena Dokić
2000 Flago-de-Sudafriko.svg Sudafriko Flago-de-Tajlando.svg Tajlando 3:0 Wayne Ferreira, Amanda Coetzer
2001 Flago-de-Svisio.svg  Svislando Flago-de-Usono.svg Usono 2:1 Roger Federer, Martina Hingis
2002 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio Flago-de-Usono.svg Usono 2:1 Tommy Robredo, Arantxa Sánchez-Vicario
2003 Flago-de-Usono.svg Usono Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio 3:0 James Blake, Serena Williams
2004 Flago-de-Usono.svg Usono Flago-de-Slovakio.svg Slovakio 2:1 James Blake, Lindsay Davenport
2005 Flago-de-Slovakio.svg Slovakio Flago-de-Argentino.svg Argentino 3:0 Dominik Hrbatý, Daniela Hantuchová
2006 Flago-de-Usono.svg Usono Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 2:1 Taylor Dent, Lisa Raymond
2007 Flago-de-Rusio.svg Rusio Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 2:0 Dmitrij Tursunov (Дмитрий Турсунов), Nadja Petrova (Надежда Петрова)
2008 Flago-de-Usono.svg Usono Flag of Serbia.svg Serbio 2:1 Mardy Fish, Serena Williams
2009 Flago-de-Slovakio.svg Slovakio Flago-de-Rusio.svg Rusio 2:0 Dominik Hrbatý, Dominika Cibulková
2010 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio Flag of the United Kingdom.svg Britio 2:1 Tommy Robredo, María José Martínez Sánchez
2011 Flago-de-Usono.svg Usono Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 2:1 John Isner, Bethanie Mattek-Sands
2012 Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio Flago-de-Francio.svg Francio 2:0 Tomáš Berdych, Petra Kvitová
2013 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio Flag of Serbia.svg Serbio 2:1 Fernando Verdasco, Anabel Medina Garrigues

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]