Wayne Ferreira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wayne ferreira.jpg

Wayne Ferreira estas sudafrika tenisisto. Li naskiĝis la 15-an de septembro 1971(nun 1971-09-15) en Johannesburg, Sud-Afriko, do nun estas 43-jara. Ekde la jaro 1989 ĝis 2005 li estis tenisa profesiulo. Inter alie li partoprenis en la Someraj Olimpikoj de 1992, 1996 kaj 2000, kaj krome en 2000 kune kun la samlanda tenisistino Amanda Coetzer gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Nun li vivas en Lafayette, Kalifornio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]