Amanda Coetzer
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Amanda Coetzer estas sudafrika tenisistino. Ŝi naskiĝis la 22-an de oktobro 1971en Hoopstad, Sud-Afriko, do nun estas 41-jara. Ekde la jaro 1988 ĝis 2004 ŝi estis tenisa profesiulo. Inter alie ŝi partoprenis en la Someraj Olimpikoj de 1992, 1996 kaj 2000, kaj krome en 2000 kune kun la samlanda tenisisto Wayne Ferreira gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- profilo de Amanda Coetzer en la retejo de la Virina Tenisa Asocio (angle)
- profilo pri ŝi en la retejo "Kiu estas kiu en Sud-Afriko" (same angle)

