Anke Huber
El Vikipedio
Anke Huber estas germana tenisistino. Ŝi naskiĝis la 4-an de decembro 1974 en Bruchsal, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 1989 ĝis 2001 ŝi estis tenisa profesiulo. Inter alie ŝi partoprenis inter alie en la Someraj Olimpikoj de de 1992, 1996 kaj 2000, kaj en 1995 kune kun la samlanda tenisisto Boris Becker gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Nun ŝi vivas en Ludwigshafen, Germanio.
[redakti] Retaj ligiloj
- profilo de Anke Huber en la retejo de la Virina Tenisa Asocio (angle)
- statistiko pri ŝi en la retejo de la Federacia Pokalo (angle)