Monica Seles
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Monica Seles (fakte hungare Szeles Mónika, kroate literumita Monika Seleš kaj serbe Моника Селеш) estas tenisistino de hungara deveno, kiu ludis ĝis la jaro 1993 por Jugoslavio kaj poste por Usono. Ŝi naskiĝis la 2-an de decembro 1973 en Novi Sad, do nun estas 39-jara. Ekde la jaro 1989 ĝis 2008 ŝi estis tenisa profesiulo. Inter alie ŝi en 1991 kune kun la tenisisto Goran Prpić nome de Jugoslavio gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- profilo de Monica Seles en la retejo de la Virina Tenisa Asocio (angle)
- statistiko pri ŝi en la retejo de la Federacia Pokalo (angle)

