Mark Philippoussis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mark Philippoussis 2006 Australian Open.JPG

Mark Philippoussis (greke Μαρκ Φιλιππούσης, Mark Filipusis) estas aŭstralia tenisisto de greka deveno (la patro estis greko kaj la patrino italino, parolanta la grekan; ambaŭ estis elmigrintaj al Aŭstralio). Li naskiĝis la 07-an de novembro 1976(nun 1976-11-07) en Melburno, do nun estas 38-jara. Ekde la jaro 1994 li estas tenisa profesiulo. Inter alie li partoprenis en la Someraj Olimpikoj de 1996, 2000 kaj 2004, kaj krome en 1999 kune kun la tenisistino Jelena Dokić nome de Aŭstralio gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]