Petra Kvitová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
en 2011

Petra Kvitová ([ˈpɛtra ˈkvɪtovaː]; naskiĝis la 8-an de marto 1990(nun 1990-03-08) en Bílovec, Ĉeĥoslovakio) estas profesia tenisistino el Ĉeĥio. Ŝia plej alta listigo en la rangolisto de la Virina Tenisa Asocio (WTA) estas n-ro 2, kiun ŝi atingis en oktobro 2011. Ŝi iĝis la 6-a ĉeĥa tenisisto kiu sukcesis la liston de 10 plej bonaj tenisistoj.

en la turniro US Open de 2010

Inter aliaj sukcesoj, la 2-an de julio 2011 kaj la 5-an de julio 2014 ŝi gajnis la virinan konkuron de la ĉampionado de Wimbledon.