James Forrestal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Forrestal

James V(incent) FORRESTAL (naskiĝis la 15-an de februaro, 1892 Beacon, Novjorkio, Usono – mortis 22-an de majo 1949 Bethesda, Maryland) estis usona politikisto, la unua ministro pri defendaj aferoj en Usono (1947–49). Pli frue li koordinis, direktis la provizajn kaj flotoevoluajn programojn dum la dua mondmilito, en la Mararmea Ministerio.

Li servis dum la unua mondmilito ĉe la mararmeaj flugdivizo, en 1938 li iĝis prezidanto de Novjorka investa kompanio. En junio de 1940, li estis nomumita al publikadministra konsilisto ĉe Franklin D. Roosevelt, usona prezidento. En aŭgusto, li estis elektita al vicministro pri mararmeo. Lia tasko estis antaŭprepari la mararmeon por esti konvena por bataloj tutmonde. En majo de 1944, post morto de Frank Knox, li iĝis ministro pri mararmeo. En 1947, li estis elektita al nova ministerio pri defendaj aferoj, kie okazis koordinigo kaj trastrukturigo de la armeaj fortoj.

Forrestal abdikis en marto de 1949 pro grandiĝinta depresio kaj paranojo. Li enhospitaliĝis en Bethesda, en la Centra Mararmea Hospitalo. Baldaŭ li elsaltis tra fenestro kaj mortis. Onidire, li ekkriis, ke la rusoj estas eĉ tie ĉi.