Jan Bauch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Bauch (naskiĝis la16-an de novembro 1898 en Prago - mortis la 9-an de januaro 1995) estis ĉeĥa pentristo kaj skulptisto.

Antaŭ ol ekstudi Artmetian lernejon kaj Figurartan Akademion en Prago, li eklernis ĉe sia patro metion de lignogravuristo. Kiel 18jaraĝa li travivis kiel soldato la unuan mondlimiliton. Tiu ĉi vivsperto ne restis ĉe lia personeco sen reeĥo.

En lia bildoj estas profunde travivita tradicio de la ĉeĥa baroko. Baroka ekscitiĝo kaj ritmo estas precipe en temperamentaj linioj de la peniko kaj en plasteca tavoligo de farbo, same kiel en kontrastoj kaj drameca konstruo de la temoj. Ili prezentas eble ĝojon pro koloroj, sed ne optimismo - pli senteblas en ili tragikeco kaj amareco.


Eksteraj ligiloj