Jan Hendrik Vink

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jan Hendrik VINK (naskiĝis la 9-an de oktobro 1897 en Enschede - mortis la 23-an de februaro 1975 en Hago, Nederlando) estis nederlanda esperantisto, kontoristo, konata figuro en la landa Esperanto-movado.

Kelkajn jarojn li estis sekretario de la haga sekcio de LEEN. Estis prezidento de LEEN. Eldonis la libreton „E-a Kantokolekto“ kaj tradukis kelkajn el la kantoj. Eldonis ilustritajn poŝtkartojn „La Holanda Muelilo“ kun Esperanta teksto. Artikoloj en HDE, ktp.

Dum sia longa aktiveco en la Movado, li okupiĝis pri eldonado, estis sekretario de la loka grupo kaj poste ankaŭ prezidanto de LEEN, la landa asocio de UEA en Nederlando. Lastatempe li estis kasisto de la reaktiviĝinta Internacia Esperanto-Instituto.