Jane Jacobs
Jane JACOBS [prononcu: Ĝejn Ĝejkabz] (4-a de majo 1916 – 25-a de aprilo 2006) estis inter la plej famaj urboplanistoj de Usono kaj Kanado (en kiuj ŝi posedis civitanecon). Ŝia fratino estis la aktiva Esperantistino Betty Manson (m. 1993). Jane Jacobs vivis kun sia pli aĝa fratino plurajn jarojn kiam ŝi alvenis al Novjorko. Jane Jacobs loĝis en La Vilaĝo, populara, malnova, maldensa kvartalo apud la urbo centro de Novjorko. Ŝi skribis pozitive pri tiu ĉi sperto.
La aŭtorino ankaŭ skribis pri la sendependeco de Kebekio. Ŝi skribis favore al tiu.