Japana Nacia Fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Logotype of Japanese National Railway.png

Japana Nacia Fervojo (japane: 日本 国有 鉄道 [Nihon Kokujū Tecudō], mallongigita 国鉄 [Kokutecu], foje ankaŭ laŭ la angla traduko: "JNR") estis la korporacio kiu funkciigis la nacian fervojan reton de Japanio inter la jaroj 1949 kaj 1987. Ĝi en la momento de plej granda disvastiĝo havis reton de 21 421 kilometroj da fervojaj reloj. La centra oficejo de la korporacio estis en Tokio. Posteulo de la korporacio estas la grupo de kompanioj Japana Fervojo.