Japana Pacdefenda Esperantista Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Japana Pacdefenda Esperantista Asocio (JPEA) estas[1] pacisma asocio.

En la 26a de julio 1970, Japana Sekcio de la Mondpaca Esperantista Movado nomiĝis Japana Pacdefenda Esperantista Asocio laŭ la antaŭa Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio[2]. En marto 1994, konsiderata kiel la «plej forta sekcio de MEM post la falego de eŭropaj "socialismaj" landoj», JPEA decidis fariĝi sendependa asocio[3].

Gazeto[redakti | redakti fonton]

La organo de la asocio nomiĝas La Verda Kolombo, ĝi ekaperis kiam JPEA fondiĝis[4]. Redaktoro: Kurita Kimiaki (retejo), Yata Sakuragaoka 1209-98, Misima-si, Japanio

Iamaj estraranoj[redakti | redakti fonton]

  • Kurita Kimiaki
  • Satoo Morio
  • Hideo Kumaki

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • La armeo de Hirohito. Notoj de japanaj militkrimuloj. Div. aŭtoroj. Trad. Japana Pacdefenda E-ista Asocio. Numazu: Biblioteko Kolombo, 1990. 200p. 18cm. 15,00 gld. (Recenzo[rompita ligilo])

Agado[redakti | redakti fonton]

La asocio interalie agadis kontraŭ la Vjetnama milito, kaj por konatigi la krimojn de la japana armeo.

En 2004, la prezidanto de JPEA, Hideo Kumaki, ricevis la amikecan medalon de la vjetnama ŝtato pro duonjarcento de kontribuoj al amikeco inter la japana kaj vjetnama popoloj. Post la milito li helpis la vjetnamajn viktimojn kaj blindulojn, ekzemple por eldoni brajlajn librojn[5].

Pli proksime, ĝi partoprenis forumojn pri historio inter Ĉinio, Japanio kaj Koreio[6] kaj helpis la tradukon de libro (Historio por malfermi estontecon - Moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio). Ĝi estas provo verki historian libron komunan por la tri landoj, ĉar en la jaroj 2000 oni ankoraŭ tro malofte akordiĝas pri krimoj okazintaj pli ol 60 jaroj antaŭe.

Fontoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En 2010 la asocio verŝajne ankoraŭ ekzistas, ĉar ĝi partoprenas la 97-a Japanan Esperanto-Kongreson[rompita ligilo]
  2. Le la Verda Kolombo n-ro 140 : « [...] Ni nomis nian organizon la Japana Pacdefenda Esperantista Asocio laŭ la nomo (antaŭa) de via organizo. [...] »
  3. Eventoj n-ro 63
  4. El la Verda Kolombo n-ro 100[rompita ligilo] (apr. 1990)
  5. Vjetnama registaro honoras esperantiston (Libera folio, 07/10/2004)
  6. Esperantistoj de Ĉinio kaj Japanio ĉeestis la “4-an Forumon pri Historia Rekonado kaj Orient-Azia Paco”
Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj